Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏5「若紫」(48) Juna Violo (48) 92%

源氏5「若紫」(48) Juna Violo (48) 92%


genzi/05waka48.jpg

  • teksto
    • Genĝi venigis Koremitu, kaj ordonis prepari baldakenliton, biombojn, k.a., tie kaj ĉi tie. Kurtenoj de vandoj estis pendigitaj, kaj la sidloko estis prekaŭ preparita. Li sendis homon al la orienta konstruaĵo, lia rezidejo, por portigi litaĵojn, kaj ĉi tie dormis en la sama ĉambro kun Juna Violo. Ŝi sentis tre timida, kaj tremis, kion li faros, sed ne povis ekplori en voĉoj, kaj plendis.
       "Mi volas dormi apud Seŭnagon."
       Tiu voĉo sonis tre infaneca.
       "Nun vi dormu, ne tiamaniere."
       Li instrukciis al ŝi. Ŝi ne povis plu toleri, kaj kuŝis, plorante en soleco. La nutristino ne povis kuŝigi sin, kaj vagante en aŭ sonĝo au realo, nur restis sendorma.
       Laŭ lumiĝo de la mateno Seŭnagon ĉirkaŭrigardis kaj trovis, ke la stiloj de konstrukcio kaj instalaĵoj estas tre fascinaj, kaj sableroj en la ĝardeno apenaŭ brilis kvazaŭ tavole metitaj perloj. Per tio ŝi supozis, ke ĉi tie servas superaj ĉambelaninoj, sed ŝi trovis neniun virinon. Tiu domo estis por maloftaj gastoj, kaj nur viroj servis ekster la bambukurteno. Ili aŭdis, ke Genĝi enkondukis virinon, kaj murmuris reciproke.
       "Kiu ŝi estas? Ŝi estos la virino amata eksterordinare."
       Oni alportis ĉi tien necesaĵojn por matena tualeto, kaj matenmanĝon. Genĝi ellitiĝis post la alta staro de la suno.
       "Estas maloportune sen ĉambelaninoj servi. Venigu decajn homojn de la antaŭa domo, en vespero."
       Li diris, kaj sendis homon al la orienta domo, por venigi knabinojn.

      惟光(これみつ)召して、御帳御屛風など、あたりあたりしたてさせたまふ。御几帳(みきちゃう)の帷子(かたびら)引き下(お)ろし、御座(おまし)などただひきつくろふばかりにてあれば、東(ひむがし)の対に、御宿直物(とのゐもの)召しに遣はして、大殿籠(おほとのごも)りぬ。若君は、いとむくつけく、いかにすることならむ、とふるはれたまへど、さすがに声たててもえ泣きたまはず。
       「少納言がもとに寝む」
      とのたまふ声いと若し。
       「いまは、さは大殿籠(おほとのごも)るまじきぞよ」
      と、教へきこえたまへば、いとわびしくて泣き臥(ふ)したまへり。乳母(めのと)はうちも臥されず、ものもおぼえず、起きゐたり。
       明けゆくままに見わたせば、大殿(おとど)の造りざま、しつらひざま、さらにもいはず、庭の砂子(すなご)も玉を重(かさ)ねたらむやうに見えて、かかやく心地するに、はしたなく思ひゐたれど、こなたには女などもさぶらはざりけり。けうとき客人(まらうど)などの参るをりふしの方なりければ、男(をとこ)どもぞ御簾(みす)の外(と)にありける。かく人迎へたまへり、と聞く人、
       「誰ならむ。おぼろけにはあらじ」
      とささめく。
       御手水(てうず)御粥(かゆ)など、こなたにまゐる。日高う寝起きたまひて、
       「人なくてあしかめるを、さるべき人々、夕づけてこそは迎へさせたまはめ」
      とのたまひて、対(たい)に童(わらは)べ召しに遣(つか)はす。

a:1012 t:1 y:0

コメント



認証コード3359

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional